Kalorimetria termoanalizo aŭ diferenca skana kalorimetrio estas tekniko de termoanalizo, branĉo de fizika kemio por esplorado de materialoj. Aparato por kalorimetria termoanalizo kontinue mezuras la diferencon inter la varmo bezonata por (mal)varmigi specimenon kaj por (mal)varmigi inertan referencan materialon, kiel funkcio de temperaturo kaj tempo. Plej ofte oni programas la temperaturoregilon por ke la temperaturo de la specimeno kaj referenco pliiĝu aŭ malpliiĝu je konstanta rapido, do la specimeno kaj referenco estas proksimume je la sama temperaturo.[1]